Lingvoj de Kanado

Dulingva ŝildo en Montrealo (Kebekio)

Multaj lingvoj estas uzataj en Kanado. Laŭ la censo de 2016, la angla kaj la franca estas la gepatraj lingvoj de 56,0% kaj 21,4% de kanadanoj.[1] Entute 86.2% de kanadanoj havas efikan scipovon de la angla kaj 29,8% havas efikan scipovon de la franca.[2] Laŭ la Leĝo pri Oficialaj Lingvoj de 1969, kaj la angla kaj la franca havas oficialan federan statuson en Kanado, por ĉiuj registaraj servoj, inkluzive la kortumojn kaj ĉiujn federajn leĝojn estas enleĝigitaj dulingve. Nov-Brunsviko estas la sola kanada provinco kiu havas kaj la anglan kaj la francan kiel ĝiajn oficialajn lingvojn. La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca,[3] kvankam, en tiu provinco, la konstitucio postulas ke ĉiuj leĝoj estu enleĝigitaj en kaj la franca kaj la angla, kaj kortumaj procedoj povas okazi en iu el tiuj lingvoj. Similaj konstituciaj protektoj estas en Manitobo, kie la angla estas la oficiala lingvo.

La Oficiala Lingva Komisionestro de Kanado (la federa registara oficialulo ŝarĝita kun la kontrolado de la du lingvoj) asertis, "same kiel raso estas grava al la usona sperto kaj klaso estas grava al la brita sperto, mi kredas, ke lingvo estas grava al la kanada sperto."[4] Por pli precize kontroli la du oficialajn lingvojn, la censo de Kanado kolektas lingvanajn priskribaĵojn ne listigitajn en la censoj de la plejparto de aliaj landoj, inkluzive hejman lingvon, gepatran lingvon, unuan oficialan lingvon, kaj lingvon de laboro.

La lingva diverseco de Kanado etendiĝas preter la du oficialaj lingvoj. "En Kanado, 4,7 milionoj da homoj (14,2% de la loĝantaro) raportis, ke ili parolas lingvon krom la angla aŭ la franca plej ofte ĉe la hejmo, kaj 1,9 milionoj da homoj (5,8%) raportis, ke ili parolas tiun lingvon ofte kiel duan lingvon (krom sia ĉefa hejma lingvo, la angla aŭ la franca). Entute, 20,0% de la loĝantaro de Kanado raportis, ke ili parolas lingvon krom la anglan aŭ la francan ĉe sia hejmo. Por proksimume 6,4 milionoj da homoj, la alia lingvo estis enmigrinta lingvo, parolata plej ofte aŭ ĉe la hejmo, sole aŭ kune kun la angla aŭ la franca, sed por pli ol 213000 homoj, la alia lingvo estis indiĝena lingvo. Fine, la nombro da homoj kiuj raportas gestlingvon kiel la lingvon parolatan ĉe la hejmo estis preskaŭ 25 000 homoj (15 000 plej ofte kaj 9800 ofte).

Kanado estas enhavas multajn indiĝenajn lingvojn. Entute, ĉi tiuj estas parolata de malpli ol unu procento de la loĝantaro. Proksimume 0,6% de kanadanoj (aŭ 200 725 homoj) raportas indiĝenan lingvon kiel sian gepatran lingvon.

  1. . Language Highlight Tables, 2016 Census - Mother tongue by age (Total), % distribution (2016) for the population excluding institutional residents of Canada, provinces and territories, 2016 Census – 100% Data (2017-08-02). Alirita 2019-12-18.
  2. . Language Highlight Tables, 2016 Census - Knowledge of official languages by age (Total), % distribution (2016) for the population excluding institutional residents of Canada, provinces and territories, 2016 Census – 100% Data (2017-08-02). Alirita 2019-12-18.
  3. Office Québécois de la langue française. Status of the French language. Government of Quebec. Alirita 2010-11-10.
  4. Oficiala Lingva Komisionestro Graham Fraser estas citita en The Hill Times, 31an de aŭgusto 2009, p. 14.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search